Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Sur fervojo

En mezo de volupto-mar'
baniĝas la anim' plentrempe,
nur birdoj flugis ĝis nuntempe,
jam flugas ankaŭ la homar'!

Hej, pens' de sagrapida kur'!
Ni ja ekiris post vi tarde,
sed la ĉevalon spronu arde,
devancos vin ĉi flugvetur'!

Rivero, monto, arbo, mur'
kaj kiu scias, kio plua,
aperas, solvas sin disflua
kiel figuro el nebul'.

La sun' klopodas kun ni kuri
kiel freneza viziant'
kredanta, ke diabla band'
ĝin persekutas por torturi.

Ĝi kuris, kuris, — vana pen'!
Postrestis, falis, laciĝinto,
al okcidenta montopinto,
ruĝe de honto kaj ĉagren'.

Kaj ni ankoraŭ flugas, flugas
senhalte, sen plej eta lac'.
Nin eble ĉi maŝin' tra l' spac'
al la alia mond' kondukas!

Fervojojn cent kaj mil plu metu,
konstruu, strebu pleje plej,
ke ili, kiel korpon vejn',
la tutan mondon dense retu!

Jen 'stas la vejnoj de la mond'!
En ili civilizo ŝvelas,
tra ili flui pulso pelas
la sukojn de la vivo-font'.

Sed kial vi ne pli ĝis nun
do faris? Mankis fero forĝi?
Disrompu ĉiujn ĉenojn — por ĝi
vi trovos feron en abund'!